Bible

Simplify

Your Church Tech & Streamline Your Worship

Try RisenMedia.io Today!

Click Here

1 Corinthians 13

:
Esperanto - ESP
1 Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj angxeloj, sed ne havus amon, mi farigxus sonanta kupro aux tintanta cimbalo.
2 Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus cxiujn misterojn kaj cxian scion; kaj se mi havus cxian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn,sed ne havus amon, mi estus nenio.
3 Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus.
4 Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne sxveligas sin,
5 ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne kolerigxas, ne pripensas malbonon,
6 ne gxojas pri maljusteco, sed kungxojas kun vereco;
7 cxion toleras, cxion kredas, cxion esperas, cxion eltenas.
8 Amo neniam pereas; sed, cxu estas profetadoj, ili neniigxos; cxu lingvoj, ili cxesigxos; cxu estas scio, gxi neniigxos.
9 CXar ni scias lauxparte, kaj ni profetadas lauxparte;
10 sed kiam venos perfektajxo, tiam neniigxos tio, kio estas lauxparta.
11 Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis,kiel infano mi pensis; nun farigxinte plenagxulo, mi jam forigis la infanajxojn.
12 CXar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon cxe okulo; nun mi konas lauxparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaux mi estas konita.
13 Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo.